大國氣度:中國藍天救援隊、海軍訪問編隊援助斯里蘭卡洪災

氣象災害 斯里蘭卡 海軍 蘇丹 中國報道世界語網 2017-06-04

大國氣度:中國藍天救援隊、海軍訪問編隊援助斯里蘭卡洪災

中國藍天救援隊抵達科倫坡國際機場

連日來,一場強風暴雨肆虐斯里蘭卡西部和南部地區,引發的洪水和山體滑坡已造成超200人遇難。本次洪災據稱為斯里蘭卡2003年以來最嚴重的洪災。

Dum la pasintaj tagoj forta ŝtormo atakis la okcidentan kaj sudan partojn de Srilanko. Sekve okazis inundo kaj terglitokaj mortis pli ol 200 homoj. Oni diris, ke la ĉi-foja inundo estas la plej grava en la lando depost 2003.

大國氣度:中國藍天救援隊、海軍訪問編隊援助斯里蘭卡洪災

斯里蘭卡出動裝甲車救援災民

大國氣度:中國藍天救援隊、海軍訪問編隊援助斯里蘭卡洪災

中國藍天救援隊抵達科倫坡駐地

由中國國務院僑務辦公室支持興辦的斯里蘭卡“華僑華人互助中心”協調下,中國藍天救援隊先遣部隊攜帶救援物資緊急趕赴災區。當地時間6月1日上午8時許,藍天救援隊先遣部隊一行到達斯里蘭卡科倫坡駐紮地。

Helpon petis la srilanka "interhelpa centro de ĉinoj kaj ĉindevenuloj", organizita de la Oficejo pri Transmaraj Ĉinoj sub la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio. Tiel, la Bluĉiela Teamo de la Ĉina Ruĝa Kruco tuj sendis trupon, kiu kunportis urĝsavajn objektojn. Je la 8-a horo de la 1-a de junio, laŭ la loka tempo, la sendita trupo atingis sian restadejon en Kolombo, la ĉefurbo de Srilanko.

另據當地時間5月31日,中國海軍遠航訪問編隊抵達斯里蘭卡首都科倫坡,開始為期4天的友好訪問。編隊到達科倫坡港碼頭的第一時間即與斯里蘭卡海軍和中國駐斯里蘭卡使館對接抗洪救災支援工作,並捐贈救災裝備物資。這些捐贈物品是編隊從自備裝備物資中籌措的。編隊16名醫護人員組成的醫療救護分隊嚴陣以待,隨時準備前往斯受災民眾安置點開展人員巡診、傷員救護和衛生防疫等國際人道主義醫療援助。

Krome, en la 31-a de majo laŭ la loka tempo, la ŝiparo de la ĉina mararmeo atingis Kolombon, kaj komencis 4-tagan amikan viziton. Tuj post kiam la ŝiparo haltis en la haveno, ĝi kontaktis la srilankan mararmeon kaj la ĉinan ambasadorejon en Srilanko kaj kun ili kunordigis la helpadon kaj savadon por homoj trafitaj de la inundo. Ĝi ankaŭ donacis koncernajn materialojn, kiuj fakte estas kolektitaj el ĝiaj kunportaĵoj. Oni organizis medicinan trupon konsistantan el 16 kuracistoj kaj flegistoj de la ŝiparo, kaj ili laŭbezone aranĝos vizitojn al la viktimoj por savado, sankontrolado kaj aliaj higienaj laboroj.

斯里蘭卡海軍司令表示,中國海軍遠航訪問編隊捐贈的物品和裝備將對災情救助起到很大作用。

La komandanto de la srilanka mararmeo diris, ke la objektoj kaj ekipaĵoj donitaj de la ĉina ŝiparo multe helpos Srilankon en la savadprovo.

據瞭解,由於天氣惡劣,暴雨不斷,救災難度增大。目前,斯里蘭卡海軍部門共救出9571人,為受災民眾分發了194,800份食物。

Laŭraporte la vetero estas daŭre malbona, la fortega pluvo ne ĉesas kaj malfaciligas la savadon. Nun la srilanka mararmeo jam elsavis 9 571 homojn, kaj disdonis 194,800 manĝojn al la viktimoj.

大國氣度:中國藍天救援隊、海軍訪問編隊援助斯里蘭卡洪災

相關推薦

推薦中...